1 - Jam alproksimiĝis la festo de macoj, kiu estas nomata la Pasko.
2 - Kaj la ĉefpastroj kaj la skribistoj serĉis, kiamaniere ili povu mortigi lin, ĉar ili timis la popolon.
3 - Kaj Satano eniris en Judason, nomatan Iskariota, kiu estis el la nombro de la dek du.
4 - Kaj li foriris kaj interparolis kun la ĉefpastroj kaj kapitanoj, kiamaniere transdoni lin al ili.
5 - Kaj ili ĝojis, kaj konsentis doni al li monon.
6 - Kaj li promesis, kaj serĉis okazon transdoni lin al ili, for de la homamaso.
7 - Kaj venis la tago de macoj, kiam oni devis buĉi la Paskon.
8 - Kaj li sendis Petron kaj Johanon, dirante: Iru kaj pretigu por ni la Paskon, por ke ni ĝin manĝu.
9 - Kaj ili diris al li: Kie vi volas, ke ni pretigu?
10 - Kaj li diris al ili: Jen kiam vi estos enirintaj en la urbon, vin renkontos viro, portanta kruĉon da akvo; lin sekvu en la domon, en kiun li eniros.
11 - Kaj vi diros al la domomastro: La Majstro diras: Kie estas la gastoĉambro, en kiu mi manĝos la Paskon kun miaj disĉiploj?
12 - Kaj li montros al vi grandan supran ĉambron aranĝitan; tie pretigu.
13 - Kaj ili iris kaj trovis tiel, kiel li diris al ili; kaj ili pretigis la Paskon.
14 - Kaj kiam alvenis la horo, li sidiĝis, kaj la apostoloj kun li.
15 - Kaj li diris al ili: Kun deziro mi deziris manĝi ĉi tiun Paskon kun vi, antaŭ ol mi suferos;
16 - ĉar mi diras al vi: Mi ne manĝos ĝin, antaŭ ol ĝi plenumiĝos en la regno de Dio.
17 - Kaj ricevinte kalikon, kaj doninte dankon, li diris: Ĉi tion prenu kaj dividu inter vi;
18 - ĉar mi diras al vi: De nun mi ne trinkos el la frukto de la vinberarbo, ĝis venos la regno de Dio.
19 - Kaj li prenis panon, kaj doninte dankon, li ĝin dispecigis kaj donis al ili, dirante: Ĉi tio estas mia korpo, kiu estas donita por vi; ĉi tion faru por memorigo pri mi.
20 - Sammaniere ankaŭ la kalikon post la vespermanĝo, dirante: Ĉi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango, kiu estas elverŝata por vi.
21 - Sed jen la mano de tiu, kiu min perfidas, estas apud mi sur la tablo.
22 - Ĉar la Filo de homo ja iros, laŭ la antaŭdecido; sed ve al tiu viro, de kiu li estos perfidata!
23 - Kaj ili komencis diskuti inter si: kiu el ili faros tion.
24 - Kaj fariĝis ankaŭ inter ili disputo: kiun el ili oni opinias la plej granda.
25 - Kaj li diris al ili: La reĝoj de la nacianoj faras sin sinjoroj super ili; kaj tiujn, kiuj potencas inter ili, oni nomas Bonfarantoj.
26 - Sed vi ne estu tiaj; sed kiu estas la pli granda el vi, tiu fariĝu kiel la pli juna; kaj tiu, kiu estas ĉefa, kiel la servanto.
27 - Ĉar kiu estas la pli granda, la sidanto ĉe manĝo, aŭ la servanto? ĉu ne la sidanto ĉe manĝo? sed mi estas meze de vi kiel la servanto.
28 - Sed vi estas tiuj, kiuj restadis apud mi en miaj tentoj;
29 - kaj mi difinas por vi regnon, kiel mia Patro difinis por mi;
30 - por ke vi manĝu kaj trinku ĉe mia tablo en mia regno, kaj sidu sur tronoj, juĝante la dek du tribojn de Izrael.
31 - Simon, Simon, jen Satano postulis vin ĉiujn, por kribri kiel tritikon;
32 - sed mi preĝis por vi, ke via fido ne ŝanceliĝu; kaj vi, kiam vi konvertiĝos, firmigu viajn fratojn.
33 - Kaj li diris al li: Sinjoro, vin mi estas preta akompani eĉ al malliberejo kaj al morto.
34 - Kaj li diris: Mi diras al vi, Petro, koko ne krios hodiaŭ, antaŭ ol vi trifoje malkonfesos, ke vi min konas.
35 - Kaj li diris al ili: Kiam mi vin elsendis sen monujo kaj sako kaj ŝuoj, ĉu io mankis al vi?
36 - Kaj ili diris: Nenio. Kaj li diris al ili: Sed nun kiu havas monujon, tiu prenu ĝin, kaj ankaŭ sakon; kaj kiu ne havas, tiu vendu sian mantelon kaj aĉetu glavon.
37 - Ĉar mi diras al vi, ke tio, kio estas skribita, devas plenumiĝi pri mi: Kaj li estis alkalkulita al krimuloj; ĉar tio, kio rilatas al mi, havas sian finon.
38 - Kaj ili diris: Sinjoro, jen estas du glavoj; kaj li diris al ili: Sufiĉas.
39 - Kaj elirinte, li iris laŭ sia kutimo al la monto Olivarba, kaj la disĉiploj lin sekvis.
40 - Kaj veninte al la loko, li diris al ili: Preĝu, ke vi ne eniru en tenton.
41 - Kaj li iris for de ili proksimume ŝtonĵeton, kaj li genuis, kaj preĝis,
42 - dirante: Patro, se Vi volas, formetu de mi ĉi tiun kalikon; tamen plenumiĝu ne mia volo, sed Via.
43 - Kaj aperis antaŭ li anĝelo el la ĉielo, fortigante lin.
44 - Kaj estante en agonio, li preĝis pli fervore, kaj lia ŝvito fariĝis kiel gutoj da sango, defalantaj sur la teron.
45 - Kaj leviĝinte post la preĝo, li venis al la disĉiploj kaj trovis ilin dormantaj de malĝojo,
46 - kaj diris al ili: Kial vi dormas? leviĝu kaj preĝu, ke vi ne eniru en tenton.
47 - Dum li ankoraŭ parolis, jen homamaso; kaj tiu, kiu estis nomata Judas, unu el la dek du, iris antaŭ ili, kaj alproksimiĝis al Jesuo, por kisi lin.
48 - Sed Jesuo diris al li: Judas, ĉu vi perfidas per kiso la Filon de homo?
49 - Kaj kiam tiuj, kiuj ĉirkaŭis lin, vidis, kio sekvos, ili diris: Sinjoro, ĉu ni frapu per glavo?
50 - Kaj unu el ili frapis la sklavon de la ĉefpastro, kaj detranĉis lian dekstran orelon.
51 - Sed Jesuo responde diris: Permesu tiom. Kaj li tuŝis lian orelon kaj sanigis lin.
52 - Kaj Jesuo diris al la ĉefpastroj kaj kapitanoj de la templo kaj pliaĝuloj, kiuj venis kontraŭ lin: Ĉu vi elvenis kun glavoj kaj bastonoj, kvazaŭ kontraŭ rabiston?
53 - Kiam mi estis ĉiutage inter vi en la templo, vi ne etendis kontraŭ min viajn manojn; sed ĉi tiu estas via horo, kaj la potenco de mallumo.
54 - Kaj ili kaptis lin, kaj forkondukinte, venigis lin en la domon de la ĉefpastro. Sed Petro sekvis malproksime.
55 - Kaj kiam oni ekbruligis fajron meze de la korto kaj sidis kune, Petro sidiĝis meze de ili.
56 - Kaj unu servantino, vidante lin sidantan en la fajrolumo, kaj fikse rigardinte lin, diris:
57 - Ĉi tiu ankaŭ estis kun li. Sed li malkonfesis, dirante: Virino, mi lin ne konas.
58 - Kaj post iom da tempo alia vidis lin, kaj diris: Vi ankaŭ estas el ili. Sed Petro diris: Viro, mi ne estas.
59 - Kaj post la daŭro de unu horo proksimume, alia asertis persiste, dirante: Vere, ĉi tiu ankaŭ estis kun li, ĉar li estas Galileano.
60 - Sed Petro diris: Viro, mi ne scias, kion vi diras. Kaj tuj, dum li ankoraŭ parolis, la koko kriis.
61 - Kaj la Sinjoro sin turnis, kaj alrigardis Petron. Kaj Petro ekmemoris la vorton de la Sinjoro, ke li diris al li: Antaŭ ol koko krios hodiaŭ, vi trifoje min malkonfesos.
62 - Kaj li eliris, kaj maldolĉe ploris.
63 - Kaj tiuj, kiuj gardis Jesuon, lin mokis kaj batis.
64 - Kaj ili ĉirkaŭkovris lin, kaj demandis lin, dirante: Profetu, kiu vin frapis?
65 - Kaj per multaj aliaj insultoj ili parolis kontraŭ li.
66 - Kaj tuj kiam tagiĝis la pliaĝularo de la popolo kunvenis, kaj ĉefpastroj kaj skribistoj, kaj ili forkondukis lin antaŭ sian sinedrion, kaj diris:
67 - Se vi estas la Kristo, diru al ni. Sed li diris al ili: Se mi diros al vi, vi ne kredos;
68 - kaj se mi demandos, vi ne respondos.
69 - Tamen, de nun la Filo de homo sidos dekstre de la Potenco de Dio.
70 - Kaj ili ĉiuj demandis: Ĉu vi do estas la Filo de Dio? Kaj li respondis: Vi diras, ke mi estas.
71 - Kaj ili diris: Pro kio ni bezonas pluan atestadon? ĉar ni mem aŭdis el lia propra buŝo.